Vorto: fini
-
(transitiva) Ĉesi fari, ne daŭrigi plue ian agadon.
kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon
finu do, mi petas!
ĉu vi finis?
mi finis labori
li finis paroli
fini ludi, danci
fini la diskutadon, la bruon
estas tempo fini vian revadon
fini vivi
la aŭstria pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser finis sian vivon la 19an de februaro
-
(transitiva) Komplete fari, plenumi, konduki ian aferon ĝis la punkto aŭ momento, kiam ĝi estas kompleta kaj ĉesas.
mi finos la tutan libron en kvar tagoj
mi finis mian laboraĵon, verkon, taskon, raporton
fini la klasojn de la gimnazio
de la plej maljuna li komencis kaj per la plej juna li finis
la kurso, kunsido estas finita
finita pentraĵo
unu, du, tri, kvar kaj finita la far'
vespere mi finos la klarigojn
la reston vi poste al mi finos
fini sian sciencan verkon
Johano Sebastiano Baĥo ne povis fini sian lastan verkon «La arto de fugo»
Rimarko: La radiko fin estas ankaŭ kunmetite pseŭdoprefikse uzata en ĉi tiu senco: finlabori, finkonstrui, finĉerpi, finpagi, finverki, vd. el , tute.
-
(transitiva) Konsistigi la lastan parton de io.
komuna kantado finis la kunvenon
tiu konkludo finas inde vian paroladan
kapitelo finas la kolonon
En aliaj lingvoj
- La angla: finish
- La belorusa: сканчаць, скончыць, закончыць, спыняць, спыніць
- La ĉeĥa: dokonat, dokončit, končit, skončit, ukončit, vyřídit, zakončit
- La franca: finir (tr.), achever (terminer), arrêter (terminer), terminer
- La germana: beenden, abschließen, schließen
- La hispana: finalizar
- La hungara: befejez, (el)végez, abbahagy
- La indonezia: [akhir] mengakhiri, [selesai] menyelesaikan
- La kataluna: acabar
- La nederlanda: beëindigen
- La okcitana: acabar
- La pola: kończyć
- La portugala: acabar, terminar, finalizar, encerrar, rematar
- La rumana: a încheia
- La rusa: кончить, закончить, окончить, завершить
- La slovaka: dokončiť, končiť, skončiť, zakončiť