Vorto: fingro

  1. Ĉiu el la moveblaj ekstremaĵoj de la manoj (manfingroj) kaj piedoj (piedfingroj) ĉe la homo kaj besto.

    • li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj

    • la kvin fingroj de la mano: dika fingro, montra fingro, longa fingro, ringa fingro, malgranda fingro

    • marŝi sur la fingroj de la piedoj

    • fingropafo

    • meti la fingron sur ion

    • tuŝi kvazaŭ per fingro la ekonomian faktoron

    • bruligi siajn fingrojn en ia afero

  2. Larĝo de fingro, rigardata kiel proksimuma mezurunuo.

    • ĝia diko estis kvar fingroj

    • ne estis eĉ duonfingro da simileco

En aliaj lingvoj

    • La angla: finger
    • La bulgara: пръст
    • La ĉeĥa: prst
    • La franca: doigt
    • La germana: Finger
    • La hispana: dedo (de la mano)
    • La hungara: ujj
    • La indonezia: jari
    • La itala: dito
    • La kataluna: dit
    • La nederlanda: vinger
    • La persa: انگشت
    • La pola: palec
    • La portugala: dedo
    • La rumana: deget
    • La rusa: палец
    • La slovaka: prst
    • La sveda: finger
    • La turka: parmak
    • La germana: Fingerbreite
    • La hungara: ujjnyi
    • La nederlanda: vinger (vingerbreedte), vingerbreedte