Vorto: filamento

  1. Relative al ĝia longeco, tre maldika, fadensimila strukturo.

    • a. Tre maldika drato, kiu, varmigate de elektro, produktas lumon en ampolo.

      • hafnio estas brila griza transirmetalo kiu estas uzata en volframaj alojoj por elektrodoj kaj filamentoj

      • same kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la filamenton

    • b. Tiuforma anatomia elemento.

      • la brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj filamentoj, ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido

      • neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj

      • homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj

    • c. La malsupra parto de stameno.

      • stamenoj estas dupartaj: filamento: tigeto de stameno, antero: pinto de stameno kun poleno

    • ĉ. Projekcio de sunaj protuberancoj.

      • la sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj

    • d. Tiuj fadenformaj partoj de la kosma strukturo, kie inter malplenoj koncentriĝas masoj.

      • la partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj superamasoj

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: nitka (tyčinky)
    • La franca: filament, filandre, filet (bot.)
    • La germana: Filament
    • La hispana: filamento
    • La hungara: izzószál, fűtőszál
    • La itala: filamento
    • La kataluna: filament
    • La portugala: filamento, fibra
    • La slovaka: nitka tyčinky
        • a. La germana: Glühdraht, Glühwendel
        •     La rusa: нить накала
        • b. La germana: Faser,
        •     La hungara: rost
        •     La rusa: волокно
        • c. La germana: Staubfaden
        •     La hungara: porzószál, filamentum
        •     La rusa: жгутик