Vorto: figuro
-
Videbla ekstera formo de estaĵo aŭ objekto.
subite virina figuro ekstaris antaŭ mi
ŝia tuta figuro estis senmova
nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon
li estas grava figuro de la angla literaturo
-
Belarta prezentaĵo de objekto aŭ estulo.
figuroj de dioj
sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas
a. Ŝakpeco pli grava ol peono kaj ordinare skulptita malpli abstrakte ol peono.
sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj
b. Altranga ludkarto, kutime kun bildo.
en la kartludoj, la fanto (aŭ bubo) estas la figuro malsupera al la damo
-
Stilfiguro.
riĉa stilo kaj abundaj retorikaj figuroj
En aliaj lingvoj
- La belorusa: фігура
- La ĉeĥa: figura, obrazec, postava, útvar
- La franca: figure (tous sens sauf visage)
- La germana: Figur
- La hispana: figura
- La hungara: alak
- La itala: figura
- La nederlanda: figuur
- La pola: figura, postać
- La portugala: figura
- La rusa: фигура
- La slovaka: diagram, schéma, značka
- La germana: Zeichen
- La hispana: imagen
- La hungara: alak
- La pola: figura, figurka
- a. La germana: Figur, Schachfigur
- La hungara: bábu, figura
- La pola: figura szachowa
- b. La germana: Bild
- La pola: figura karciana
- La germana: geometrische Figur
- La hispana: figura geométrica
- La hungara: alakzat
- La pola: figura geometryczna
- La franca: figure de style, trope
- La germana: Stilfigur
- La hispana: figura literaria
- La hungara: szókép, alakzat, trópus
- La nederlanda: stijlfiguur
- La pola: figura retoryczna, przenośnia