Vorto: fiera
-
Konscia pri siaj meritoj.
modesta, sed nobla, fiera homo
kun fiera kuraĝo
ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj
vi rajtas esti fiera pri tia filo
mieno fiera al ludo mizera;
fiera kavalira kastelo
-
Malhumila, tro sin ŝatanta, aroganta.
humila kun la superuloj, kaj fiera kun la subuloj
ŝi estis bela virino, sed fiera kaj malmodesta
mi rompos vian fieran obstinecon
fiere rigardas de supre la aliajn
la riĉiĝo tiel fierigis lin, ke li ne plu min salutas
En aliaj lingvoj
- La angla: proud
- La belorusa: ганарлівы, горды
- La ĉeĥa: hrdý, pyšný
- La franca: fier, hautain, vaniteux
- La germana: stolz
- La hebrea: גאה
- La hispana: orgulloso, -a
- La hungara: büszke
- La indonezia: bangga
- La nederlanda: trots
- La portugala: orgulhoso, altivo, emproado, ufano
- La rusa: гордый, горделивый
- La slovaka: hrdý, pyšný
- La angla: haughty
- La belorusa: ганарысты, пагардлівы, пыхлівы, фанабэрысты
- La germana: überheblich
- La hebrea: יהיר
- La hungara: rátarti
- La rusa: высокомерный, надменный