Vorto: fidi
-
Plenkredi je la kapablo, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko de io.
ne maltrankviliĝu kaj fidu al mi, mi bone plenumos la komision
ne fidu fidelulon, fidu propran okulon
plene fidi pri medikamento
li tro fidas al siaj fortoj, je sia saĝo
vian vorton mi fidas
ne fidu heredon, fidu posedon
fidigi iun
En aliaj lingvoj
- La angla: trust
- La ĉeĥa: důvěřovat, spoléhat se
- La franca: avoir foi (en), avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en) (faire confiance à), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur)
- La germana: trauen, vertrauen
- La hispana: confiar, tener fe
- La hungara: bízik, bizakodik
- La nederlanda: vertrouwen op
- La pola: ufać (komuś), wierzyć (komuś)
- La portugala: crer, confiar, fiar-se, contar com
- La rusa: полагаться (на кого-л...), доверять
- La slovaka: dôverovať, spoľahnúť sa