Vorto: fidela

  1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn; ne trompanta la konfidon de iu; ne perfida.

    • fidela servisto

    • disĉiplo, partiano, hundo

    • fidela vivkunulo, edzo, edzino, amanto, amoranto

    • stari fidele ĉe siaj principoj

  2. Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta.

    • fidela traduko

    • rakonto, raporto, memoro, historiisto

    • fidele ripeti la diritajn vortojn

En aliaj lingvoj

    • Ido: fidela
    • La angla: faithful, trustworthy
    • La belorusa: верны, адданы
    • La bulgara: верен
    • La ĉeĥa: věrný
    • La franca: fidèle (adj.), loyal, conforme (fidèle), précis (fidèle)
    • La germana: treu
    • La hispana: fiel
    • La hungara: hű, hűséges
    • La nederlanda: trouw
    • La okcidentfrisa: trou
    • La portugala: fiel, leal
    • La rusa: верный, преданный
    • La slovaka: verný
    • La angla: accurate, exact
    • La belorusa: верагодны, дакладны, пэўны, надзейны
    • La germana: getreu
    • La hungara: hű
    • La portugala: fiel, leal, seguro
    • La rusa: точный, верный, достоверный