Vorto: fibro
-
Relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn.
fibroj de silka fadeno, de kotono, lano aŭ felto
lignaj fibroj
muskola, nerva fibro
cemento kun asbestaj fibroj
-
Pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj.
nilona fibro
vitraj fibroj
optika fibro
-
(figure) Fibro de la homa korpo, konsiderata kiel sidejo de intima sentemo.
kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro!
suferado, kiu penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese
per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero
En aliaj lingvoj
- La angla: fibre (brite), fiber (usone)
- La belorusa: валакно, жылка, пражылак
- La ĉeĥa: fíbr, vlákno, vláknění
- La franca: fibre
- La germana: Faser
- La hispana: fibra
- La hungara: rost, szál
- La kataluna: fibra
- La nederlanda: vezel
- La pola: włókno
- La portugala: fibra, filamento
- La rusa: волокно, фибра, жилка
- La slovaka: vlákno