Vorto: fianĉino

  1. Edziniĝonto; virino havanta fianĉon aŭ fianĉinon.

    • en la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino

    • kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino!

  2. Edzinigebla virino; virino serĉanta fianĉon aŭ fianĉinon.

    • sian edzinon Malanja'n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino en la tula vilaĝo, li amis pasie

En aliaj lingvoj

    • Ido: fiancitino
    • La angla: fiancee, fiancée
    • La bulgara: годеница
    • La franca: fiancée
    • La germana: Verlobte
    • La hispana: prometida, novia
    • La hungara: eladó lány
    • La itala: fidanzata
    • La kataluna: promesa, xicota
    • La nederlanda: verloofde (vr.)
    • La pola: narzeczona
    • La rusa: невеста
    • La hispana: mujer casadera
    • La kataluna: (noia) núbil
    • La pola: panna na wydaniu