Vorto: fia

  1. Malnobla, abomeninda.

    • populara kuracisto, fia murdisto

    • atestaĵoj pri korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto

    • jen la terure malbela fia flanko de l' afero

    • li estis kondamnita je morto en fia pseŭdoproceso gvidita de «furioza Rolando”

    • fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio

    • tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin

    • ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave

    • fia nuanco, senco, tono

En aliaj lingvoj

    • La angla: reprehensible, naughty, shameful, immoral, abomninable
    • La ĉeĥa: bídný, hanebný, mrzký, ničemný, podlý
    • La franca: abject (méprisable), bas (méprisable), indigne, vilain, méprisable
    • La hispana: abyecto, vil, indigno, despreciable
    • La hungara: aljas, ocsmány, galád
    • La nederlanda: verfoeilijk, kwalijk, stout, berispelijk, afkeurenswaardig, onbehoorlijk
    • La rusa: мерзкий, гадкий, презренный, отвратительный
    • La slovaka: hanebný