Vorto: feto
-
Nomo de l' embrio ekde la tempo, kiam ĝi vidigas trajtojn de estaĵo kaj ĝis la tempo, kiam ĝi forlasas la uteron de la patrino.
Hieronimo, Aŭgusteno kaj Tomaso la akvinano kredis, ke virseksa feto ricevas sian animon 40 tagojn kaj ina feto 80 tagojn post koncipo
la virino suferis ankaŭ de kolestazo, kiu povas facile kaŭzi subitan morton de la feto
ŝia akuŝo estis longa kaj peniga, kaj ŝi plurfoje petis al la hospitala stabanaro, ke oni abortigu la feton, kiu – kiel oni poste konstatis – estis ne vivipova
En aliaj lingvoj
- La angla: fetus
- La belorusa: плод (ва ўлоньні)
- La bulgara: фетус
- La ĉeĥa: fétus, plod, zárodek, zárodek plodu
- La franca: fœtus
- La germana: Fötus, Fetus [science], Leibesfrucht
- La hispana: feto
- La hungara: fetus, fejlődő magzat
- La itala: feto
- La nederlanda: foetus
- La persa: جنین
- La pola: płód
- La portugala: feto
- La rusa: утробный плод
- La slovaka: plod, zárodok plodu