Vorto: fervojisto

  1. Dungito, laboristo aŭ oficisto en fervojkompanio.

    • fervojistoj protestis kontraŭ altigo de la pensio-aĝo

    • por ŝpari monon estis elpostenigitaj ĉe privatigo tiom da ofte spertaj, lojalaj fervojistoj

    • falintaj arboj kaj aliaj malhelpaĵoj ja kaŭzis damaĝojn, sed ne vundis pasaĝerojn kaj fervojistojn

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: ajznboňák
    • La franca: cheminot, employé du chemin de fer
    • La germana: Eisenbahner
    • La hungara: vasutas
    • La itala: ferroviere
    • La pola: kolejarz, pracownik kolei
    • La rusa: железнодорожник
    • La slovaka: železničiar