Vorto: fervoja
-
Rilata al fervojo, al fervojoj.
fervoja societo
fervoja stacio , fervoja trotuaro , fervoja oficisto , fervoja laboristo, fervoja bileto , fervoja akcidento
mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro
mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon
oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj «utopiaj»
En aliaj lingvoj
- La franca: ferroviaire, de chemin de fer
- La hispana: ferroviaria, ferroviario
- La hungara: vasúti, vasút-
- La itala: ferroviario
- La nederlanda: spoor-
- La pola: kolejowy
- La rusa: железнодорожный