Vorto: fendi
-
(transitiva) Dividi malmolan materion laŭ ĝia longeco.
fendi ŝtonegon per kojnoj
fendi lignon
troa sekeco fendis la teron
dufendita hufo
vaste fendita buŝo
la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi
fendi la koron
-
(transitiva) (figure) Dividi la partojn de amaso, ĝin rapide trairante.
la hirundo, la sago fendas la aeron
la ŝipo fendas la ondojn
li fendis la popolamason
la krioj fendis la aeron
la ekspreso fendas la nokton
fulmoj senĉese trafendis la mallumon
En aliaj lingvoj
- La angla: split
- La belorusa: расшчапляць, расколваць
- La ĉeĥa: poltit, rozrážet, štípat (dřevo), štěpit
- La franca: fendre, cliver
- La germana: spalten
- La hispana: hendir, cortar, rajar
- La hungara: hasít, repeszt
- La pola: łupać, rozłupywać
- La portugala: fender, rachar, partir, lascar
- La rusa: расщепить, расколоть
- La slovaka: rozštiepiť, štiepať
- La germana: zerschneiden, teilen
- La pola: rozcinać