Vorto: felto

  1. Ŝtofo ne teksita, farita el konfuzitaj kaj kunpremitaj haroj aŭ laneroj.

    • lia barbo similis dikan felton

    • kuŝis ĝis la tagmezo en felta lito

    • viro alta kaj tre gracia malgranda felta ĉapelo sur siaj malhele blondaj haroj

    • belgaj blazonoj nacikoloraj, tranĉitaj el nigra kaj ruĝa felto

    • kovrita per nigra felta harvilo

En aliaj lingvoj

    • La angla: felt
    • La belorusa: лямец, фэтар
    • La bulgara: филц
    • La ĉeĥa: filc, plsť
    • La franca: feutre (matière)
    • La germana: Filz
    • La hungara: nemez, filc
    • La kataluna: feltre
    • La nederlanda: vilt
    • La portugala: feltro
    • La rusa: войлок, фетр
    • La slovaka: filc, plsť