Vorto: feliĉa
-
Sentanta animan plenkontentecon.
feliĉa homo
mi estas feliĉa vin renkonti
havi feliĉan mienon
-
Favorata de la sorto; sukcesanta, bonŝanca.
feliĉa en siaj entreprenoj
feliĉa je monludo
al feliĉulo eĉ koko donas ovojn
-
Plenkontentiganta la animon.
feliĉa vivo
deziri al iu feliĉan feston
feliĉa karaktero
-
Favora, sukcesa, bonokaza.
feliĉa renkonto, situacio, cirkonstanco
feliĉa akuŝo
la operacio havis feliĉan sekvon
alkonduki aferon al feliĉa fino
kelkaj feliĉaj ideoj kuraĝigis min
En aliaj lingvoj
- La angla: happy
- La belorusa: шчасьлівы
- La ĉeĥa: šťastný
- La franca: heureux, avantageux, chanceux (adj.), content, opportun, propice
- La germana: glücklich
- La hispana: feliz
- La hungara: boldog, szerencsés
- La nederlanda: gelukkig
- La okcitana: aürós
- La pola: szczęśliwy
- La portugala: feliz
- La rusa: счастливый
- La angla: fortunate, lucky, favored, happy
- La germana: Glück habend
- La angla: happy
- La germana: froh, erfolgreich
- La angla: fortunate, happy, lucky
- La germana: froh, zufrieden
- La kataluna: feliç