Vorto: fazo

  1. Ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno; stadio.

    • fazoj de malsano, de milito

    • dum la nuna ekspozicio de la bildoj de Miró oni prezentas verkojn el ĉiuj liaj kreaj fazoj

    • li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991

    • la landojn por la senŝuldiga programo oni pritaksas en du fazoj: unue ili devas pruvi la kapablon singardeme mastrumi en la dua fazo ili devas redukti la malriĉecon

    • a. Perioda aspektoŝanĝo en turniĝo de astro.

      • en kiu fazo estas la luno

      • plenluno nomiĝas la fazo, dum kiu la tuta luno estas plene prilumata, novluno la fazo, dum kiu la luno estas apenaŭ videbla, ĉar tute en la ombro de la tero

    • b. Iu el la eblaj statoj de materio: solida, flua, gasa.

      • molekulo en la likva fazo akiras sufiĉe da kinetika energio por eniri la gasan fazon

      • ĉi tie la stabilan fazon reprezentas la papero, pli precize tegaĵo el hidratoj

  2. Argumento de kosinusa funkcio, ofte figuranta fizikan fenomenon, kiu estas afina funkcio de tempo laŭ la tipo 2πft+φ; pli speciale la termo φ (origina fazo) en tiu argumento.

    • faza diferenco inter kurentintenso kaj tensio de alterna kurento trairanta kondensatoron

    • la lumradioj difiniĝas laŭ la amplitudo kaj ondolongo, ankaŭ laŭ fazo, en foto, la fazo estas tute forĵetita, en hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: фаза
    • La bulgara: фаза
    • La ĉeĥa: fáze, stádium, časový úsek
    • La franca: phase, étape, stade (phase)
    • La germana: Phase
    • La hispana: fase
    • La hungara: fázis, szakasz
    • La pola: faza
    • La portugala: fase
    • La rumana: fază
    • La rusa: фаза, фазис, стадия
    • La slovaka: úsek, štádium
        • a. La germana: Phase
        •     La pola: faza
        •     La rumana: fază
        •     La rusa: фаза
    • La angla: phase
    • La franca: phase
    • La germana: Phase
    • La pola: faza
    • La rumana: fază
    • La rusa: фаза