Vorto: fazeolo
-
Genro el familio fabacoj (Phaseolus), kies manĝeblaj guŝoj servas kiel legomo.
sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn
preskaŭ ruino, kies muroj kurbaj de maljuneco, malzorge blankigitaj per kalko, duone kaŝiĝis en la verdaĵo de supren rampanta fazeolo
la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj , sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj
-
La fruktoj de fazeolo.
la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn
infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon
ruĝa fazeolo
la tiama kamparano manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn
fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki
la famaj fazeoloj kun graskonservitaj anasoj, anseroj aŭ kolbasoj el Castèlnòu-d'Arri kaj Carcassona
Rimarko: Kabe uzas fazeolo ankoraŭ en ununombro kiel nomo por legomo, dum nuntempe oni uzas ĝin en plurnombro kiel nomo por la guŝoj.
En aliaj lingvoj
- La angla: bean
- La belorusa: фасоля
- La bulgara: боб
- La ĉeĥa: fazole
- La franca: haricot
- La germana: Gartenbohne, (Grüne) Bohne
- La hispana: judía, alubia, frijol
- La hungara: bab, paszuly
- La kataluna: fesol, mongeta
- La nederlanda: sperzieboon
- La persa: لوبیا
- La pola: fasola
- La portugala: feijão
- La rusa: фасоль
- La slovaka: fazuľa
- La sveda: böna
- La turka: fasulye