Vorto: favora
-
Bonvola, helpopreta, indulga (ofte pro aparta arbitra prefero).
estro favora al siaj subuloj
multaj junaj pastroj estas favoraj al la faraono kaj konigas al li ĉion
via Asocio ricevis la plej favoran akcepton en nia movado
por kio vi estas tiel favora al mi?
-
Helpotaŭga, faciliga, sukcesiga.
favora vento, vetero, cirkonstanco
favora argumento
tiu grundo estas favora por greno
la juĝo de dioj estos favora por li
ne estis jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis
ŝi sentis, kian por ŝi nefavororan impreson ŝia ludado faris sur la virino
En aliaj lingvoj
- La belorusa: добразычлівы, прыхільны
- La ĉeĥa: příznivý
- La franca: bienveillant, favorable, propice
- La germana: großzügig
- La hispana: favorable, propicio, -a
- La hungara: kegy, jóindulat
- La nederlanda: gunstig
- La portugala: favorável, propício, benevolente, benigno
- La rusa: милостивый, благосклонный, благожелательный
- La slovaka: priaznivý, výhodný
- La belorusa: спрыяльны
- La germana: günstig, förderlich
- La hungara: kedvező
- La rusa: благоприятный