Vorto: fatalo
-
Antaŭfiksita, neevitebla superega leĝo de la okazontaĵoj.
super ni regas neŝanĝebla fatalo
tiel ordonis la fatalo
la fatalo destinis al li ĉiajn mizerojn
persekutita de la fatalo
Rimarko: Oni uzas la vorton fatalo prefere pri malbona ŝanco.
En aliaj lingvoj
- La angla: fate
- La belorusa: лёс, фатум
- La ĉeĥa: osud, sudba
- La franca: destin, destinée, fatalité, fatum, sort
- La germana: Fatum, Geschick, Schicksal, Verhängnis
- La hungara: végzet, fátum
- La kataluna: fat, destí
- La nederlanda: lot, nootlot
- La portugala: fatal, irremissível, aziago, funesto, infausto, sinistro
- La rusa: рок, судьба, фатум
- La slovaka: neodvrátiteľný osud