Vorto: fasono

  1. Laboro, per kiu oni donas formon al vesto, kaj rezulta aspekto.

    • mi pagis tricent frankojn por la ŝtofo, kaj kvarcent por la fasono

    • la fasono de la kapzono estas tute Babela

    • eleganta, laŭmoda fasono de robo

  2. Maniero laŭ kiu objekto estas farita, kun konsidero de ĝia funkcio kaj de ĝia formo.

    • literoj de oblikva fasono

En aliaj lingvoj

    • La angla: fashion, cut, make, model, tailoring
    • La belorusa: фасон, пакрой
    • La ĉeĥa: fazóna, střih
    • La franca: façon, facture (façon), coupe (d'un vêtement)
    • La germana: Fasson, Schnitt, Zuschnitt, Form, Machart
    • La hispana: confección
    • La hungara: fazon, szabás
    • La nederlanda: snit
    • La pola: fason, kształt, krój
    • La portugala: feitio, mão-de-obra
    • La rusa: фасон, покрой
    • La slovaka: fazóna
    • La franca: design, façonnage
    • La hispana: diseño, estilo
    • La pola: projekt, dizajn