Vorto: fasko
-
Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj.
ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj
la nuksoj pendis en formo de pezaj faskoj
dense, kiel rafanetoj en fasko
granda fasko da ŝlosiloj
luma fasko
ornama plumfasko
ŝpinfasko
la patro aĉetis al si grandan faskon da angiloj
fasko da aromaj radikoj
ŝi ligis en unu faskon la urtikojn, kiujn ŝi kolektis
li havis en la mano faskon de torĉoj, el kiuj unu brulis
fasko da vakskandelaj stumpetoj
fasko da alumetoj
en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto
prenu faskon da hisopo, kaj trempu ĝin en la sango
kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, estas al mi mia amato
a. Ligaĵo da vergetoj ĉirkaŭ hakilo, kiu estis emblemo de la publika povo en antikva Romio.
b. Kuniĝo kaj unuiĝo.
kunigi en faskon ĉiujn disigitajn fortojn
En aliaj lingvoj
- La angla: bundle, sheaf
- La belorusa: пук, пучок, вязанка, зьвязак, ахапак, бярэмя, абярэмак
- La ĉeĥa: blok, otep, otýpka, skupina, soubor, svazek
- La franca: faisceau, fagot, botte (de paille, etc.), trousseau (de clefs)
- La germana: Bündel, Büschel, Faszikel, Garbe
- La hispana: haz, manojo
- La hungara: köteg, nyaláb, csomó (nyaláb)
- La nederlanda: bos (bussel), bussel, bundel
- La pola: pęk, pęczek, wiązka, plik
- La portugala: feixe, molho, lio, penca, atado, atilho
- La rusa: пук, пучок, связка, вязанка, охапка
- La slovaka: blok, skupina, súbor, zväzok
- a. La germana: Liktorenbündel
- La hungara: fasces, vesszőnyaláb
- b. La germana: Bündel, Bund
- La nederlanda: verbond