Vorto: fari

  1. (transitiva) Estigi, krei.

    • a. Estigi objekton, eligante ĝin el materio.

      • la lignaĵisto faras tablojn

      • fari paperon, statuon, ŝlosilon, domon, muron, vojon

      • semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron

      • li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj

      • vi faris al vi neston inter cedroj

      • mi faris dometojn el kartoj

    • b. Estigi verkon eligante ĝin el spirito; doni formon.

      • fari verkon, romanon, versojn, tragedion, tradukon

      • la tradukanto faris el tio «La truo, per kiu ni fajfas, estas la lasta sur nia fajfilo», sufiĉe kompreneble kaj etimologie eĉ ĝuste

    • c. Estigi ion, eligante ĝin el nenio.

      • kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn kaj la stelojn

      • kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo

  2. (transitiva) Igi, doni ian econ al iu aŭ io, pasigi de iu stato en alian.

    • oni faris lin generalo

    • tio faris lin ĝoja

    • fari ilin mokataĵo

    • mi faros el viaj urboj dezerton

    • fari al si oportune

    • el la neceseco o; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino! ni devas fari virton

  3. (transitiva) Agi.

    • a. Plenumi agon; estigi efikon; okazigi rezulton.

      • li tuj faris, kion mi volis

      • mia vizito faris al li plezuron

      • la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj

      • faris ĉion, kion ili povis

      • tio faris al ŝi doloron

      • subite la virino faris rapidan geston per la mano

      • la migrantaj birdoj faris al ĝi sian viziton

      • mi ne faris la atakon

      • ĉiu decido, kiun li faris, kondukis lin al nova decido

      • fari Paskon

      • havi multon farotan

      • dirite, farite

      • kontraŭ faro farita ne helpas medito

      • tio ĉi nenion faras

      • ĉiuj skribistoj ridis kaj faris inkmakulon sur la planko

      • faris rondon ĉirkaŭ ŝi

      • fari golfeton

      • faru al li nenion malbonan

      • fari al si la vojon (trabati)

      • la homoj faris eraron en la kalkulado de la tempo

      • ni faris interkonsenton

      • kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon

      • fari demandon

      • fari decidon

      • fari militon

      • fari konkludon

      • fari kontrakton, pacon

      • fari fajron, lumon

      • kvin kaj sep faras dek du

      • du botoj faras paron

      • sesdek minutoj faras unu horon

      • Anino faris skriblaborojn por la patro

      • vi faris al mi efektivan surprizon

      • li sin razis kaj faris al si nur unu solan malgrandan vundeton

      • ni faris sciigon pri nia afero nur kiel «provan balonon»

      • kiam li tion povis faris nerimarkite, li eĉ ŝteliĝadis malantaŭ ŝin, surmetadis okulvitrojn kaj imitadis ŝian voĉon

      • David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj

    • b. Agi iamaniere.

      • faru laŭ via plaĉo

      • faru al ili kiel vi volas

      • mi ne sciis kion fari pri li, pri ĝi

      • mi ne faris laŭ mia koro (konduti)

      • pentofari

      • vi faris grandan ĉirkaŭvojon

    • c. Agi, ne resti senfara.

      • kiu multe parolas, ne multe faras

      • kritiki estas facile, fari malfacile

      • ne parolu, sed faru

      • li faras nenion

      • nenionfaranto

      • nenifaranto

En aliaj lingvoj

    • La angla: make
    • La belorusa: рабіць, зрабіць
    • La bulgara: правя, върша
    • La ĉeĥa: dělat, dělat, nadělat, provádět, provést, páchat, spáchat, tropit, tvořit, udělat, vykonat, vykonat, vykonávat, vytvořit, zastávat, zhotovit, činit
    • La franca: faire
    • La germana: machen, erschaffen, anfertigen, herstellen, tun, vollbringen
    • La hispana: hacer, cometer, confeccionar, ejecutar, formar
    • La hungara: csinál, tesz, cselekszik, létrehoz, alkot
    • La indonezia: [buat] membuat, [laku] melakukan
    • La nederlanda: doen, maken
    • La portugala: fazer, cometer, confeccionar, executar, formar
    • La rusa: делать, сделать
    • La slovaka: konať, páchať, robiť, urobiť
    • La taja: ทํา
    • Volapuko: mekön