Vorto: farbo
-
Miksaĵo, konsistanta el likvaĵo (ordinare oleo) kaj koloraj substancoj, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi.
mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj
odoris je la freŝa farbo
helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj
granda, ronda horloĝo sur la blankfarba muro malrapide fortiktakis la minutojn
li ŝmiris al si la vizaĝon per bruna kaj nigra farbo
jen li staris kun sia farbujo, kiu estis lia tuta vojaĝa pakaĵo
farbopistolo
En aliaj lingvoj
- La angla: paint
- La belorusa: фарба, фарбавальнік
- La ĉeĥa: barva (nátěr.hmota)
- La franca: peinture (produit à base de pigments), couleur (peinture)
- La germana: Farbe
- La hispana: pintura
- La hungara: festék
- La indonezia: cat
- La kataluna: pintura, color
- La nederlanda: verf
- La portugala: tinta, matéria colorante, corante
- La rusa: краска, краситель
- La slovaka: farba
- La turka: boya
- Tokipono: kule