Vorto: far

  1. De, fare de, flanke de.

    • rezisti al la malestimo far la homoj

    • granda urbo preskaŭ tute forbalaita far titana kataklismo

    • sen la forta tenado far mia patrino, ŝi estus falinta teren

    • Rimarko: En la Universala Vortaro la radiko far' finiĝas per streketo. Tio signifas, ke ĝi nepre postulas finaĵon aŭ, rolante kiel substantivo, apostrofon: ĝi do ne povas esti uzata kiel nuda radiko, ĉar reguloj, kiuj povus pravigi la forfalon de la finaĵo, ne ekzistas.

    • Rimarko: La sama rimarko tamen validas pri ekzemple paf'. Se la fina apostrofo signifas, ke ĝi postulas finaĵon, tiam la sonimito paf, kiu ne rolas substantive sed adverbe, estas same kontraŭfundamenta kiel la prepozicio far.

En aliaj lingvoj

    • La franca: de (complément d'agent), par (complément d'agent)
    • La hispana: de (complemento agente), por (complemento agente)
    • La taja: โดย