Vorto: fantasmagorio
-
Projekciado de iluziaj bildoj, origine per optikaj rimedoj, sed pli larĝasence ankaŭ per aliaj, ekz. psiĥaj, rimedoj.
la entrepreno kapablis ankaŭ amasprodukti magiajn lanternojn por uzado en fantasmagorio
oni atendis revolucion de maŝinoj kiel la fantasmagorion de Frankenstein en 1818, kiam la maŝinoj tamen obeis al la homoj, eĉ se ili brutigis laboristojn
por alilandanoj kaj malpliaĝuloj, la priskribita vivo povas ŝajni nekredebla fantasmagorio
disbloviĝu fantasmagorio reganta nian patrujon
-
Arbitra serio de asociitaj, nerealaj bildoj kiel en sonĝo aŭ en febro.
En aliaj lingvoj
- La angla: phantasmagoria
- La belorusa: фантасмагорыя
- La ĉeĥa: kouzlo, přelud, vidina
- La franca: fantasmagorie
- La germana: Phantasmagorie, Truggebilde, Blendwerk
- La hungara: varázstükör, fantazmagória, szemfényvesztés
- La nederlanda: fantasmagorie
- La pola: fantasmagoria
- La portugala: fantasmagoria, quimera (fig.), miragem (fig.)
- La rusa: фантасмагория
- La slovaka: kúzlo, prelud, vidina