Vorto: familio

  1. Malvasta parencaro.

    • a. Aro formata de la patro, patrino kaj infanoj.

      • vivi en familio

      • la patro de la familio ricevis oficon

      • la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj

      • vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon

    • b. La tuta parencaro ĝenerale.

      • ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio

      • aparteni al nobela familio

      • li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro

      • la familio de la Ardidoj la familio de la Naamanidoj

      • en unu bela tago ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo

  2. Aro de aĵoj kun komuna deveno.

    • a. Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia).

      • familio de rozacoj

      • arbedoj el la familio saksifragacoj

      • solana familio

      • hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj

    • b. Klaso de muzikiloj kun sama ĝenerala konstruo, diversaj laŭ grando, sonamplekso aŭ aliaj detaloj.

      • La angla korno estas ligna blovinstrumento, la alda instrumento el la familio de hobojoj

    • c. Klaso de lingvoj, lingvofamilio.

      • lingvoj de la hindeŭropa familio

      • tungusa, apartenanta al la altaja lingva familio

    • ĉ. (de elementoj en aro E kun indicoj en aro I) Bildigo de I al E; alternative: la bildaro de tiu bildigo.

      • oni povas opinii ke la ebeno konsistas el familio de rektoj, paralelaj unu al la aliaj

En aliaj lingvoj

    • Ido: familio
    • La angla: family
    • La belorusa: сям'я, сямейства
    • La bulgara: семейство
    • La ĉeĥa: rodina, soubor (členů), soustava (členů), systém
    • La ĉina: 家族
    • La franca: famille
    • La germana: Familie
    • La hebrea: משפחה
    • La hispana: familia
    • La hungara: család
    • La indonezia: famili, keluarga
    • La nederlanda: familie
    • La norvega: familie
    • La okcidentfrisa: famylje
    • La persa: خانواده
    • La pola: rodzina
    • La portugala: família
    • La rusa: семья, семейство
    • La slovaka: súbor (členov), sústava (členov)
    • La turka: aile
    • Tokipono: kulupu mama
    • Volapuko: famül
        • a. La nederlanda: gezin
        • a. La indonezia: famili
        • b. La indonezia: rumpun
        • c. La rusa: семейство