Vorto: falsi

  1. (transitiva) Trompe ŝanĝi, aliigi la staton aŭ konsiston de io; trompe imiti la ŝajnon de io.

    • falsita lakto, vino

    • ĉu Dio falsas la juĝon?

    • oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi

    • falsatestoj

    • falseĵurantoj

    • vi fariseoj, falsistoj de la vero

En aliaj lingvoj

    • La angla: falsify, counterfeit, fake, forge
    • La belorusa: фальшаваць, падрабляць
    • La ĉeĥa: falzifikovat, falšovat, padělat, podvrhnout
    • La franca: contrefaire, falsifier (contrefaire), frelater
    • La germana: fälschen
    • La hispana: falsear, falsificar
    • La hungara: hamisít
    • La nederlanda: vervalsen
    • La pola: fałszować, podrabiać, falsyfikować, preparować (np. dowody)
    • La portugala: falsificar, falsear, adulterar, deturpar
    • La rusa: подделывать, фальсифицировать
    • La slovaka: falšovať