Vorto: falo

  1. Ago fali.

    • la libera falo de korpo

    • rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo

    • post la falo oni fariĝas singarda

    • alta muro, kies falo estos subita

    • falo de potencialo

    • la falo de komunismo en Orienta Eŭropo

    • por ŝirmi lian vivon kontraŭ falo sub glavon

    • kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj, sed virtuloj vidos ilian falon

    • vestita kiel Evo antaŭ la falo

En aliaj lingvoj

    • La angla: fall
    • La belorusa: падзеньне
    • La ĉeĥa: dopad, pád (z výše)
    • La franca: chute, baisse, capitulation, déchéance, déconfiture, dégringolade, écroulement, effondrement, faillite, fin, faute (péché originel), péché originel, reddition, renversement, tombée
    • La hispana: caída
    • La hungara: esés, csökkenés
    • La indonezia: [jatuh] kejatuhan
    • La nederlanda: val (het vallen)
    • La pola: upadek, spadek, opad, pad
    • La rusa: падение
    • La slovaka: dopad, pád
    • La turka: düşme
    • Volapuko: fal