Vorto: fali
-
(netransitiva) Malleviĝi, iri de supre malsupren pro la propra pezo.
falas pluvo, la folioj
ne falas frukto malproksime de l' arbo
feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas
la botelo falis el mia mano
la suno jam falas
la krepusko falas
la nokto jam falas, kaj mi ne kolektis ankoraŭ salaton por la tagmanĝo
sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj
radio de la suno, kiu falas tra la krado
lasi fali la manojn
-
(netransitiva) (pri iuj objektoj) Etendiĝi malsupren; pendi ĝis iu malsupra nivelo.
la kurteno falas
falantaj vestoj
la robo falas ĝis la piedoj
apude sidis maljuna reĝo kun ora krono sur siaj longaj defalantaj haroj
-
(netransitiva) Perdinte la ekvilibron fali kaj trafi la teron.
promenante sur la strato, mi falis
trafinte ŝtonon mi preskaŭ falis
se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon
la botelo falis el mia mano
fali svene
la muro falis
fali en riveron, en kavaĵon, sur la genuoj
li falis sub la radojn de veturanta vagonaro
eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas
la popolo falas sub la ŝarĝo de la impostoj
-
(netransitiva) (figure) (pri malbonintenculo, okazaĵo, pezo) Neatendite ataki, trafi.
granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi
sur ilin falis teruro de la Eternulo
ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis
profunda dormo falis sur Abramon
la pesto falis sur Egipton
la morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn
sur Egipton falis la plej granda malfeliĉo
la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min
sur lian verton falos lia krimo
se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin
sur vin hodiaŭ falas la devo zorgi pri la orfa ŝtato
la respondeco pri tiu ĉi ago ne falas sur vin
la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk falas al ĉiu en la okulojn
Rimarko: Ĉi tiu senco fontas el senco pro tio, ke falantaj objektoj estas minacoj por tiu, kiu troviĝas sub ili.
-
(netransitiva) (figure) Malkreski, foje ĝis malapero.
dum la pasintaj jaroj la energiprezoj falis
lia aroganteco falis antaŭ la juĝisto
lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l' fakto
nova streĉigo de la momente falinta energio
Rimarko: Ĉi tiu senco fontas el senco pro tio, ke vidate de alte, falanta objekto malproksimiĝas kaj finfine malaperas.
-
(netransitiva) (figure) Ricevinte sortobaton perei.
la ministraro falis
meze de la 17a jarcento, la tuta Ĉinio falis por la dua fojo sub la agreso de barbaroj
Egipto falis de la malleviĝo de la pastraro
Parizo falis je la 14-a de junio
multaj falis el la popolo kaj mortis
Rimarko: Ĉi tiu senco fontas el senco pro tio, ke la falo povas esti fatala.
-
(netransitiva) (figure) Trafi alian staton, ofte malpli favoran, el kiu malfacilas eliri.
mi enfalis en malesperon tiel profundan
Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan
la virino, trompite, falis en pekon
Fenicianoj falis en malfavoron de l' faraono
la patro enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon
Marta sensuspekte falis en insidan kaptilon
nia aristokrataro falis en mizeron, el kiu oni ne vidas eliron
malbona sendito falas en malfeliĉon
kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon
refali en la rutinon, en la malmolan realecon
li ofte falis en mediton
fali en deklamadon
fali en ies manojn: la tuta komerco kun la nekonataj popoloj falos en la manojn de Egiptanoj
kiel malalten mi falis!
falinton ĉiu atakas
ili falpuŝiĝos kaj falos
Rimarko: Ĉi tiu senco fontas el senco pro tio, ke al perdo de ekvilibro kaj posta falo asociiĝas ideo pri risko rompiĝi aŭ ricevi vundon. Cetere la profundaĵo, en kiun oni falas, estas loko malagrabla, el kiu malfacilas eliri.
En aliaj lingvoj
- La angla: fall
- La belorusa: падаць
- La ĉeĥa: dopadat, dopadnout, klesat, padat, padat bez vlády, padnout, spadat, spadnout, upadat, upadnout
- La franca: tomber, assaillir, chuter, dégringoler (tomber, décroître), décliner (tomber, décroître), s'effondrer, pleuvoir (en p. des ennuis)
- La germana: fallen
- La hispana: caer
- La hungara: esik
- La indonezia: jatuh
- La nederlanda: vallen
- La pola: padać, spadać, opadać
- La portugala: cair, tombar, desabar, ruir
- La rusa: падать, упасть, пасть, свалиться, рухнуть
- La slovaka: klesať, padať, spadnúť
- La turka: düşmek
- Volapuko: falön
- La hungara: leér, lelóg, legördül
- La pola: opadać
- La hungara: elesik
- La pola: upadać
- La hungara: ráborul, ráront, eltalál
- La pola: napadać, rzucać się (na kogoś)
- La hungara: csökken, alábbhagy
- La nederlanda: dalen
- La pola: spadać, opadać
- La hungara: elbukik, megbukik
- La pola: upadać
- La hungara: jut, kerül, esik (vhova)
- La pola: wpadać