Vorto: faldi

  1. (transitiva) Fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan kaj iom vastan almetante unu sur alian la diversajn fleksaĵojn.

    • faldi leteron, tukojn pur ilin loki en ŝrankon

    • faldi paperon en formo de akordiono

    • zorge faldita vesto

    • doloro faldis ŝian blankan frunton

    • la sesan tapiŝon faldu duige

    • kvaroble faldi paperfolion

En aliaj lingvoj

    • La angla: fold
    • La ĉeĥa: faldovat, ohrnout, ohrnovat (látku), překládat přehýbat, skládat do záhybů
    • La franca: plier (qc de pliable)
    • La germana: falten
    • La hispana: doblar
    • La hungara: behajt (hajtogat), hajtogat
    • La nederlanda: vouwen
    • La pola: składać, zakładać, fałdować, karbować, marszczyć, plisować
    • La portugala: dobrar, fazer pregas, ferrar (velas), vincar
    • La rusa: сложить (пополам, вчетверо и т.п.), сгибать, согнуть
    • La slovaka: poskladať (šaty, papier), poskladať (šaty| papier)
    • La sveda: vika
    • La turka: katlamak