Vorto: fakto
-
Reala, nefikcia okazo, evento, fenomeno , pri kiu oni fidinde scias kaj kiun oni povas uzi kiel bazon por konkludo, rezonado aŭ pruvo.
Esperanto vivas, tio estas fakto
esploro bazita sur la historiaj faktoj
la aŭtoro prezentas faktojn kaj nombrojn kaj komentas ilin
ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo
oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo
stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro
rakontoj konformaj al la faktoj
mi devas turni vian atenton al unu malgranda fakto
la fakto de la morto
la plej gravaj faktoj de la regado de Ramzes XII
ni dume konstatas tiun fakton, ke la ekzistado mem de lingvo internacia estas tute ebla
rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ via nazo
okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan
fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ĝin malatenti
En aliaj lingvoj
- La angla: fact
- La belorusa: факт
- La ĉeĥa: fakt, faktum, skutečnost
- La franca: fait
- La germana: Tatsache, Faktum, Fakt
- La hispana: hecho
- La hungara: tény
- La indonezia: fakta
- La kataluna: fet
- La nederlanda: feit
- La pola: fakt
- La portugala: fato, acontecimento, ocorrência
- La rusa: факт
- La slovaka: skutočnosť