Vorto: fajrero
-
Arda parteto elĵetita de brulanta korpo, produktata de du kunfrotaj malmolaj korpoj, aŭ eligata de elektrumita korpo.
unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon
apenaŭ li ekbatis kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo
la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis
la lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero
brilanta, fajreranta stelo
fajrerantaj okuloj
sur la fundo de lia timo vekiĝis fajrero de naiva espero
En aliaj lingvoj
- La angla: spark
- La belorusa: іскра
- La bretona: elf, fulenn (tan)
- La ĉeĥa: jiskra z ohně
- La ĉina: 火星 [huǒxīng], 火星儿, tr. 火星兒 [huǒxīngr], 星火 [xīnghuǒ], 火花 [huǒhuā]
- La franca: étincelle
- La germana: Funke
- La hispana: chispa
- La hungara: szikra
- La japana: 火花 [ひばな]
- La kataluna: espurna, guspira
- La nederlanda: vonk
- La pola: iskra, skra
- La rusa: искра
- La slovaka: iskra
- La turka: kıvılcım