Vorto: fago

  1. Genro el familio fagacoj (Fagus), arbo kun triangulaj nuksoj, kies ligno estas multe uzata en ĉarpentado.

    • li ripozas sub fagoj, kie la suno lumas kaj la birdoj kantas

    • ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj, kie cervo kaj cervino ludis en la herbo, kreskis belegaj kverkoj kaj fagoj, kaj kie la ŝelo de iu el tiuj arboj krevis, tie el la fendo kreskis herbo kaj longaj trunketaĵoj

    • en Danujo, sur unu el la verdaj insuloj, kie kreskas la fago kaj kie leviĝas la multaj tomboj de gigantoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: beech
    • La belorusa: бук
    • La bretona: faouenn, gwezenn-faou
    • La bulgara: бук
    • La ĉeĥa: buk
    • La franca: hêtre, fau, fou (hêtre)
    • La germana: Buche
    • La hungara: bükk, bükkfa
    • La kataluna: faig
    • La nederlanda: beuk
    • La persa: آلاش, راش
    • La pola: buk
    • La portugala: faia
    • La rusa: бук
    • La slovaka: buk
    • La sveda: bok
    • La turka: gürgen