Vorto: fadeno
-
Maldika, multe pli longa ol dika produktaĵo el kuntorditaj fibroj, uzata por kudrado, trikado aŭ teksado.
fadeno el lino, kotono, lano, silko
enkudriligi fadenon
li disŝiris la ŝnurojn, kiel oni disŝiras fadenon el stupo
la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo
ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato implikiĝis en la fadenoj
ŝiriĝis fadeno sur la bobeno
fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras
ne havi sur si eĉ unu sekan fadenon
pendi nur sur fadeno malforta
teni ĉiujn fadenojn en sia mano
-
Drato.
malgrandaj araneoj ŝpinis ĉirkaŭ orajn fadenojn kaj ornamis ĝin per flirtantaj vualoj
oni ĵetis al ŝi sur la tamburon volvaĵojn de kupra fadeno
la kompatinda birdo frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo
aranea fadeneto
-
(figure) Sinsekva interligiteco.
fadeno de la ideoj
fadeno de la rakonto
per la fadeno de rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino
ĉiuj fakoj de la scienco estas ligitaj inter si per neŝireblaj fadenoj
perdi la fadenon de la rakonto
temfadeno en interreta forumo
-
Parto de programo funkcianta samtempe kaj sendepende de aliaj partoj; subprocezo.
En aliaj lingvoj
- La angla: thread
- La belorusa: нітка
- La bretona: neudenn
- La bulgara: прежда
- La ĉeĥa: drát, nit, souvislost, spojitost, vlákno
- La franca: fil (à coudre, etc.), fil (d'un récit, de ses pensées), tâche (inf., thread), thread (tâche)
- La germana: Faden
- La hispana: hilo
- La hungara: fonal, fonál
- La kataluna: fil
- La nederlanda: draad
- La pola: nić, nitka, przędza
- La portugala: fio, linha
- La rusa: нить
- La slovaka: niť, vlákno
- La sveda: tråd
- La turka: iplik
- La belorusa: дрот
- La pola: drut, drucik
- La rusa: проволока
- La belorusa: нітка
- La germana: Faden
- La hungara: fonal
- La nederlanda: draad
- La pola: wątek
- La belorusa: нітка, падпрацэс, легкавагавы працэс
- La germana: Thread
- La hungara: szál (végrehajtási)
- La pola: wątek, potok
- La rusa: поток, подпроцесс