Vorto: faco
-
Ĝenerale ebena parto de la supraĵo de objekto.
faco de glitvalvo, de martelo
-
(de solido) Ĉiu ebena surfaco ĝin limanta.
la facoj de regula kvaredro estas kvar regulaj trianguloj
la bazoj de cilindro estas ĝiaj facoj
Rimarko: Fakte «faco de pluredro» aŭ «edro de pluredro» estas sinonimaj esprimoj, kaj maloftas la okazoj en matematiko uzi tiun ĉi terminon en alia kunteksto.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: паверхня, грань, бок
- La ĉeĥa: facie, líc, obličej, přední strana
- La franca: face (d'un objet)
- La germana: Fläche
- La hispana: superficie (de un objeto o cuerpo)
- La hungara: lap (testé), síkfelület
- La kataluna: superfície
- La nederlanda: vlak, zijde
- La pola: lico
- La portugala: face (superfície plana)
- La rumana: faţă
- La rusa: поверхность (предмета), грань (предмета), сторона (детали и т.п.)
- La slovaka: predná strana, tvár
- La angla: face
- La belorusa: грань
- La franca: face (d'un solide)
- La germana: Seite, Seitenfläche
- La pola: ściana
- La rusa: грань
- La turka: cephe