Vorto: fabo
-
La semgrajno de pluraj kulturataj legomoj, ekz. fabo, fazeolo, sojo, kafo, kakao ks.
Ŝobi alportis farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn
jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj
vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo
mi donis al maljuna virino kelke da kafaj faboj
oni atentigis pri ĝermoj de sojo kaj aliaj faboj
-
Specio de vicio (Vicia faba var. major), kun grandaj plataj grajnoj en guŝo, kulturata kiel legomo.
sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn
balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj
Rimarko: Ne konfuzu kun fazeolo.
En aliaj lingvoj
- La angla: broad bean, fava bean
- La belorusa: боб
- La bretona: favenn
- La ĉeĥa: bob
- La franca: fève (légume)
- La germana: Bohne (Samen)
- La hungara: lóbab, laposbab, disznóbab, lóbükköny
- La kataluna: fava, favera
- La kekĉia: aaws
- La nederlanda: tuinboon
- La persa: باقلا
- La pola: bób
- La portugala: fava
- La rusa: боб
- La slovaka: bôb
- La germana: Pferdebohne, Saubohne