Vorto: faŭko
-
Buŝkavo de sovaĝaj rabaj bestoj.
faŭko de tigro
neniu povis deŝiri la florojn, ĉar iliaj trunketoj estis abomenindaj, venenaj serpentoj, kaj la floroj mem estis fajro, kiu flamis el iliaj faŭkoj
kiam ili kriis kaj malfermis la bekojn, sopirante manĝaĵon, mi blovis al ili en la faŭkon
la nigra serpentkapo, kiu en sia faŭko tenis la finaĵon de la blanka serpento
-
Malfermaĵo.
a. Aperturo de vazo.
faŭko de glaso, de botelo
b. Larĝa malluma aŭ timiga aperturo.
faŭko de kaverno, minejo, tunelo, fornego, kanono
larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto
c. Abismo, senfundaĵo.
faŭko de la morto
faŭko de la ondegoj
Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon
En aliaj lingvoj
- La belorusa: пашча, зяпа
- La franca: gueule (d'un animal, d'une gouffre), goulot, ouverture (béante)
- La germana: Rachen (Raubtier)
- La hispana: fauces
- La hungara: torok (állaté, tárgyé), garat (állaté, tárgyé), nyílás (béante)
- La nederlanda: muil
- La portugala: goela, fauce, abertura, boca (de túnel, forno etc.)
- La rusa: пасть (животного)
- a. La belorusa: адтуліна
- La germana: Öffnung
- La nederlanda: opening
- La rusa: отверстие
- b. La belorusa: жарало, зяпа
- La germana: Öffnung
- La nederlanda: opening
- La rusa: зев, жерло
- c. La belorusa: бездань, прорва
- La germana: Abgrund
- La nederlanda: afgrond
- La rusa: зияющее отверстие