Vorto: ezoko

  1. Rabofiŝo, vivanta en nesala akvo, kun longa cilindroforma korpo, anasbeksimila kapo kaj dors- kaj anusnaĝiloj tre malantaŭaj permesantaj rapidajn ekmovojn kaj direktoŝanĝojn; genro el familio ezokedoj (Esox).

    • la plej grandaj ezokoj, kapteblaj per forksimilaj iloj, pezas dekon da kilogramoj, sed pli ofte eblas kapti 2-4-kilogramajn

En aliaj lingvoj

    • La angla: jack, pike
    • La belorusa: шчупак
    • La bulgara: щука
    • La ĉeĥa: štika
    • La franca: brochet
    • La germana: Hecht
    • La hungara: csuka
    • La kataluna: lluç de riu
    • La pola: szczupak
    • La portugala: lúcio
    • La rusa: щука
    • La slovaka: šťuka
    • La sveda: gädda