Vorto: etfingro
-
Plej eta fingro, kvina nombrante de la dika fingro.
tiele diru al ili: mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro
la plej malgranda nano ne pli alta ol mia malgranda fingro
Jaguarpiedul, indiano, sidadis antaŭ sia vigvamo kaj observante siajn piedfingrojn pensadis pri tio: kial li ne povas movi la etfingron tiel, kiel la ceterajn fingrojn?
En aliaj lingvoj
- La bulgara: кутре, малък пръст
- La ĉeĥa: malík, malíček
- La franca: auriculaire (doigt), petit doigt
- La germana: kleiner Finger
- La hispana: meñique
- La hungara: kisujj
- La indonezia: kelingking
- La itala: mignolo
- La kataluna: menovell, dit petit
- La nederlanda: pink
- La persa: انگشت کوچک
- La pola: mały palec
- La rusa: мизинец
- La slovaka: malíček
- La sveda: lillfinger