Vorto: etato

  1. Oficiala dokumento, priskribanta la staton de iu afero sub formo cifereca, tabeleca, listeca ks.

    • etato de la elspezoj de komunumo , de la ĉeestantaj studentoj

    • la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj

    • Rimarko: La preciza signifo de tiu Fundamenta vorto estas malfacila por difini. Ja la rusa, pola kaj germana tradukoj sugestas signifon strikte ligitan kun salajrataj laborantoj, la solan prezentatan en (tamen kun aldona signifo «salajro»), dum la tradukoj franca kaj angla akceptas pli vastan signifon, kiu ŝajne disvastiĝis en la postaj vortaroj, sed restas tre marĝene uzata.

  2. Detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj en iu entrepreno, administracio ks; aro de tiuj laborantoj.

    • faris anakronisma la vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona etato kaj reduktiĝanta abonantaro

    • forstreki el la etato

En aliaj lingvoj

    • La angla: statement (financial), register, list, inventory, account, report, return (financial), table (data)
    • La belorusa: штат, штаты, кадры, пэрсанал, асабовы склад, пералік, сьпіс, вопіс
    • La ĉeĥa: seznam, soupis, výkaz k určitému datu
    • La franca: état (liste, tableau)
    • La germana: Etat, Haushalt, Haushaltsmittel, Haushaltsplan, Aufstellung, Detailplan
    • La hungara: összesítő táblázat, részletes kimutatás, állománykimutatás, létszám
    • La pola: lista
    • La portugala: lista (de empregados, de salários)
    • La rumana: foaie
    • La rusa: штат, штаты, кадры, личный состав, список, перечень, опись
    • La slovaka: súpis, výkaz k určitému dátumu
    • La franca: liste du personnel, effectif (ensemble des employés), état (ensemble des employés), personnel (ensemble des employés)
    • La pola: lista płac, lista zatrudnionych, przyjętych