Vorto: esti
-
(netransitiva) Ekzisti.
mi pensas, do mi estas
Dio diris: estu lumo
la homo konsideru tion, kio li estas, rilate al tio, kio estas
sen regalo ne estas balo
-
(netransitiva) Troviĝi (en loko aŭ en situacio).
esti en urbo, en dubo, en embaraso
neniu estis
-
(netransitiva) Havi tiun econ, havi tiun identecon, esti de tiu speco, kiun esprimas la predikativo.
riĉeco estas frato de fiereco
pri havo najbara oni estas malavara
estis silento en kampoj
kio estas al vi?
estis vespero
Rimarko: Specialan sencon havas la esprimo tio estas.
-
(netransitiva) Stati (= fari aŭ ricevi agon) tiel, kiel esprimas la predikativa participo.
esti amata
vi estos punata
laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj, sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn
ĉiuj jam de longe estis foririntaj, kiam mi alvenis
-
(netransitiva) Stati tiel, kiel esprimas la adverba predikativo (uzata en sensubjektaj frazoj por esprimi ies impreson).
ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme
estas al mi agrable revidi vin
estas al mi bone, komforte tie ĉi
kiel estas al vi?
estis al ŝi kiel se ŝi sentus, ke...
En aliaj lingvoj
- Ido: esar
- La angla: be
- La belorusa: быць
- La ĉeĥa: být, existovat
- La ĉina: 是 [shì]
- La franca: être, faire (impersonnel), y avoir (il y a)
- La germana: sein
- La hispana: ser, estar
- La hungara: van
- La indonezia: ada, adalah
- La itala: essere
- La kataluna: ser, estar
- La malaja: ialah
- La nederlanda: zijn (werkw.)
- La okcidentfrisa: wêze
- La pola: być
- La portugala: ser, estar, haver (impessoal), achar-se, existir
- La rumana: a fi
- La rusa: быть
- La slovaka: byť, existovať
- La turka: olmak
- La ukraina: бути
- Volapuko: binön
- Tokipono: li