Vorto: esenco
-
Tio, kio konsistigas la propran naturon de io, la interna kaj nevaria bazo de eksteraj aperaĵoj (fenomenoj).
bruo potenca, nula esenco
homo estas laŭ sia esenco sociema estaĵo
mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando
la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento
la esenco kaj celo de niaj kongresoj
-
Ĉefaj, plej gravaj ecoj de io.
al homo, kiu ne konas la esencon de la muziko, ŝajnas ke nenio estas pli facila ol ludi fortepianon
la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco de la nacioj
-
Densigita eltiraĵo el iuj substancoj ordinare bonodoraj aŭ aromaj.
naturaj aŭ artefaritaj esencoj
-
Tio, kio konsistigas la unuecon de la tri personoj de la Triunuo.
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: esence, meritum, podstata, tresť
- La franca: essence (phil., rel.), substance (phil.)
- La germana: Wesen, Inhalt, Wesentlichesn, Essenz
- La hispana: esencia
- La hungara: lényeg, szubsztancia
- La kataluna: essència
- La pola: esencja
- La portugala: essência
- La rusa: сущность
- La slovaka: esencia, výťažok
- La hungara: lényeg
- La pola: esencja, sedno, meritum
- La rusa: существо (дела и т.п.)
- La hungara: eszencia
- La pola: esencja, wywar
- La rusa: эссенция
- La angla: substance, essence
- La hungara: lényeg
- La malnovgreka: οὑσία
- La rusa: существо