Vorto: erco
-
Minaĵo entenanta tiom da metalo aŭ utila mineralo ke ties ekstraktado estas ekonomie rendimenta.
Rimarko: Plej ofte temas pri metalaj ercoj: fererco, kuprerco, zinkerco kaj tiel plu; tamen en la tradicio de pluraj naciaj skoloj (angla, rusa, franca) oni parolas ankaŭ pri nemetalaj ercoj: arsenerco, asbesterco, sulfurerco kaj tiel plu.
En aliaj lingvoj
- La angla: ore
- La belorusa: руда
- La bulgara: руда
- La ĉeĥa: ruda
- La franca: minerai
- La germana: Erz
- La hispana: mineral
- La hungara: érc
- La pola: ruda kopalna, kruszec
- La portugala: minério
- La rusa: руда
- La slovaka: ruda
- La sveda: malm