Vorto: erao
-
Kronologia sistemo en kiu oni indikas la jarojn relative al iu fiksita komenca tempopunkto (epoko); tempokalkulo, jarkalkulo.
erao de la Olimpiadoj, de la fondo de Romo, de la Mondokreo
erao de l' Heĝiro
-
(figure) La tempoperiodo al kiu oni aplikas la jarkalkulon laŭ erao.
la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao
en la komenca erao de la personaj komputiloj
-
Geokronologia tempunuo, entenanta plurajn periodojn, parto de eono: arkeano, proterozoiko, paleozoiko, mezozoiko, kenozoiko
paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas paleontologiaj eraoj
erao respondas al kronostratigrafia unuo eratemo
limojn de eraoj difinas grandaj movoj de terkrusto aŭ radikalaj ŝanĝoj de organika mondo
En aliaj lingvoj
- La angla: era
- La belorusa: эра
- La bulgara: ера
- La ĉeĥa: doba, epocha, geol. éra, letopočet, éra
- La franca: ère
- La germana: Ära, Zeitrechnung, Zeitalter
- La hispana: era
- La hungara: éra, korszak, kor (történelmi pl.: középkor)
- La itala: era
- La kataluna: era (temps)
- La nederlanda: era, tijdrekening
- La pola: era
- La portugala: era
- La rumana: eră
- La rusa: эра
- La slovaka: epocha, éra
- La pola: era geologiczna