Vorto: entute
-
Ĝenerale; konsiderante la aferon en ĝia tuteco, laŭ ĝenerala vidpunkto kaj forlasante la apartajn detalojn.
al multaj ordinare ŝajnas, ke, se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute
multaj faris kontraŭparolojn kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute, kaj de lingvo arta speciale
lia morto estis granda bato por nia afero entute kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo
entute mi konsilas pli uzadi formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj
li ne dubas pri la utileco de lingvo internacia entute
la falo de Volapük alportis grandan malutilon al nia ideo entute
paroli pri ŝanĝoj entute
-
Konklude; resume; ĉion konsiderante kaj interkompensante.
povas esti demando pri la tempo, sed neniu dubas, ke tiu ĉi fakto entute iam venos
tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas hejme, kiel ĝi devus esti
-
Sume; ĉiom; ĉion kalkulante.
mi havas entute nur 25 rublojn
entute la nombro de la delegitoj estis 33
entute la vivo estas nemultekosta en tiu lando
En aliaj lingvoj
- La angla: as a whole, on the whole, in short
- La belorusa: увогуле, наагул, агульна
- La ĉeĥa: celkem, dohromady, vcelku, vesměs
- La hispana: en (su) conjunto, globalmente
- La hungara: általában, egyáltalán, egyáltalában
- La kataluna: en conjunt
- La pola: całkowicie, w całości, w zupełności
- La rusa: вообще, в общем
- La slovaka: celkom, celkove
- La hispana: en resumen
- La hungara: együttvéve, egészében, összességében
- La kataluna: en resum
- La nederlanda: in het geheel
- La pola: całościowo, zupełnie
- La rusa: в целом
- La hispana: en total
- La hungara: összesen
- La kataluna: en total
- La pola: całościowo, w całości, razem
- La rusa: в целом, всего, итого