Vorto: ento
-
En skolastiko, io (ulo aŭ aĵo) meme, reale kaj individue ekzistanta.
la saĝo de Sokrato ne estas la substanca ento komparebla kun Sokrato mem
ŝtono estas ento, ĝiaj pezo, dimensioj kaj situo estas atributoj
Rimarko: PV kaj PIV entenas unu saman enigman difinon: «Abstraktaĵo, konsiderata kiel reala ekzistaĵo». Tio ŝajnas difini alegorion, sed probable temas pri la franca kontrastigo de «reale ekzistantaj aĵoj» kun procezoj kiel rivero aŭ flamo, kiuj laŭ mezepoka filozofio ne vere ekzistas; laŭ tiu koncepto ankaŭ Sokrato ne estus ento, ĉar la vivo estas procezo, samkiel rivero. Tiu difino PIVa ŝajnas arkaikaĵo neinternacia.
Rimarko: Evitu uzi «ento» anstataŭ «tuto», «unuiĝo»: Komuna Entrepreno (ofte mallongigita KE) estas ento (tuto, unuiĝo) formita inter du aŭ pli da partioj por entrepreni ekonomian agadon kune.
-
Io ajn individua, ekzistanta reale aŭ koncepte, «la o».
ento estas tio, kio estas, filozofia est(ant)aĵo, komunlingva «estaĵo» ordinare estas vivanta ento
koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ento kiu servas por nomi kategorion aŭ aron de entoj
En aliaj lingvoj
- La angla: entity
- La ĉeĥa: celek, jednotka, objekt
- La franca: entité
- La germana: Wesenheit, Seiendes, Entität
- La hispana: ente, entidad (individualidad)
- La kataluna: ens
- La portugala: ente
- La rusa: сущее, вещь, чтотость
- La slovaka: celok, jednotka, objekt
- La portugala: ente
- La rusa: вещь, предмет, объект, индивид