Vorto: enmemorigi
-
(transitiva) Lerni konscie kaj detale, ne nepre kun kompreno.
ŝi enmemorigis la serurkodon de la domo
ni klopodis enmemorigi la formon de la glacimontoj apud nia vojo
gajnis premion tiu, kiu kapablis enmemorigi kiel eble plej multe da decimaloj post la komo
-
(transitiva) Meti en elektronikan memoron.
alĝustigojn oni povas enmemorigi en la satelitan ricevilon
kiel aliaj pli modernaj foliumiloj nun ankaŭ Netscape kapablas enmemorigi plurajn paĝojn samtempe
En aliaj lingvoj
- La angla: to memorize, learn by rote
- La franca: mémoriser
- La germana: auswendig lernen, sich einprägen
- La hispana: memorizar
- La kataluna: memoritzar, "empollar"
- La pola: zapisywać w pamięci
- La rusa: запоминать, запомнить
- La angla: to store
- La germana: speichern, abspeichern
- La hispana: grabar en memoria
- La kataluna: memoritzar (enregistrar-hi la informació)