Vorto: eniri

  1. Iri internen de iu loko.

    • eniri en la ĉambron

    • eniri la ĉambron

    • glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri

    • vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li, kaj tiu envenis al ŝi

    • se lin trafos malfeliĉo sur la vojo , tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon

    • ŝi enirigis lin en la domon de sia patro

    • alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno

    • eniro en la templon estis permesata nur al privilegiuloj

    • Ilu-ittia, leviĝinte ĉe la eniro de la reĝo, ankaŭ riverencis

    • eniri (en) societon, komitaton

    • eniri en oficon

    • nur la vortoj, kiuj sukcesis eniri (en) la ĉiutagan literaturon povas vivi daŭre

    • eniri facile en la memoron

    • espero eniris en ŝian koron

    • la racio ne eniris ilian cerbon

    • la prezidanto ne permesis al la oratoro eniri tiun kampon

    • eniri novan vojon, epokon

En aliaj lingvoj

    • La araba: دَخَلَ -ُ دُخُولًا
    • La franca: entrer
    • La germana: hineingehen, eintreten
    • La hispana: entrar
    • La hungara: bemegy, belép, behatol
    • La nederlanda: binnendringen
    • La pola: wchodzić
    • La portugala: entrar
    • La rusa: войти