Vorto: energio
-
Forto de la volo, streĉita al iu celo, kaj persista por ĝin atingi.
ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj
Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo
la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj
petego de justulo multe efikas per sia energio
oni povis samtempe admiri en li forton kaj energion
en la azia lukso dronis la energio de l' faraonoj
viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo
voĉo, en kiu oni sentis la retrovitan energion
sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn
tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan esperon
esti plena je fajra energio
energidona manĝaĵo
-
Fizika grando, esprimanta la kapablon fari laboron.
la dimensioj de energio estas ML2T-2
ĥemia, potenciala, kineta energio
varmoenergio
muskola energio
renovigebla energio, ventoenergio
atomenergio
provizado per elektra energio
En aliaj lingvoj
- La angla: energy
- La belorusa: энэргія
- La ĉeĥa: energie
- La franca: énergie
- La germana: Energie
- La hispana: energía
- La hungara: erély, határozottság
- La pola: energia
- La portugala: energia
- La rusa: энергия
- La slovaka: energia
- La sveda: energi
- La hungara: energia